Magdeburga folio
       dumonata, informa, distra,
     forumo por opiniinterŝanĝo
 
 
 
 
N-ro 99                         ISSN 1431-4916                Oktobro 2010
 
 
 
La naskiĝo de retpaĝo
Mia retpaĝo kun informoj el la germana partoŝtato Ŝlesvig-Holstinio (http://www.esperanto-sh.de) vivas nun pli ol unu jaron. Kiuj estis la rezonoj, kiujn mi faris antaŭ la starto de la retpaĝo?
Ekzistas multaj saĝaj konsiloj, laŭ kiuj vidpunktoj oni kunmetu retejon, kion oni nepre atentu, kiel oni logas multajn vizitantojn. Unu el la plej mallongaj, sed por mi plej grava konsilo estis: La ĉefpaĝo devas konatigi, kiu mi estas, kaj kion mi volas. Ĝis hodiaŭ mi juĝas retejojn per tiu punkto. La dua konsilo: La vizitanto devas facile rekoni, kio ŝanĝiĝis ekde la lasta vizito.
La nombro de vizitantoj por mi estas treege malgrava. Ja mi ne enspezas monon per la retejo. Jam antaŭ multaj jaroj mi lernis: Ne gravas, kiom da homoj vizitas iun retejon, sed gravas, ke homo, kiu serĉas difinitan informon, trovas tiun. Tio validas por ĉiuj retejoj, kiuj ne estas determinitaj al ĝenerala publiko, sed prezentas “specialan intereson”. Tial vi ne trovas nombrilon de vizitantoj.
Do antaŭ ol mi verkas retejon, mi devas respondi du demandojn: (1) Kion mi volas esprimi, konatigi per la retejo? (2) Ĉu mi faru la retejon “permane” mem, aŭ ĉu mi uzu retejan redaktilon (enhav-mastruman sistemon, CMS).
Pri (1): Dekomence mi intencis retejon kaj en Esperanto, kiu raportas pri la partoŝtato Ŝlesvig-Holstinio, kaj en germana lingvo, kiu informas pri la lingvo kaj kulturo de Esperanto. Sekve mi ĝis hodiaŭ havas tiun “ruĝan fadenon”. Estas facile decidi, kion publikigi, kion ne publikigi.
Pri (2): Mia preferata slogano estas: Interreto vivas. Nur malmultaj privataj retejoj restas senŝanĝaj kaj havas simplan strukturon. Tial ne estas konsilinde permane kaj per propraj scioj pri HTML aŭ PHP elfari kaj vivteni retejon. Tiucele oni nepre uzu retej-redaktan programon. Tiuj subtenas multajn taskojn kiel la redaktadon de tekstoj, la alŝuton kaj enmeton de bildoj kaj (tre grave!) la muntadon de menuoj. La aliro al la programo (nur al la programo, ne al la retejo!) estas protektata per pasvorto.
Ekzistas klienta fasado (frontend) kaj administra “kontoro” (backend). Kutime retej-redaktiloj permesas facilan ŝanĝon de la klienta fasado per ŝablonoj, kiujn la redaktiloj mem enhavas, aŭ kiujn oni povas elŝuti el diversaj fontoj. La elekto kaj modifo de fasada ŝablono liberigas la redaktanton de la neceso, ke li devas komplete ellabori belaspektan grafikan aspekton. Jes, grafika plaĉo estas grava. Esperantistoj eble ne atentas pri tio, sed la “ordinara kliento neesperantista” juĝas laŭ la fasado, ĉu la esperantistoj estas seriozaj fakuloj aŭ grizaj amatoroj.
La administra kontoro servas por la redaktado de la retejo: Kreo kaj modifo de paĝoj, alŝuto de bildoj, aldono de novaj membroj, kiuj kunlaboras en la redaktistaro, aldono de programetoj por novaj funkcioj ktp. Vi certe komprenas, ke oni povas aŭ krei retej-redaktilon aŭ redakti retejon - sed oni ne faru ambaŭ aferojn samtempe. Tiuj tempoj pasis.
La malavantaĝo: Tiuj programoj funkcias ne sur la klienta flanko (do sur la komputilo de la redaktanto), sed sur la servilo en interreto. Ili postulas “altvaloran” kaj ofte multekostan retspacon kun PHP (tio estas programlingvo, per kiu oni generas retpaĝojn) kaj MySQL (datumbazo, kiu tenas informojn, kaj kun kiu komunikas la ĵus menciita PHP). Mi elektis tre malmultekostan retspacon, kaj ĝi ne estas tro fidinda.
La avantaĝo: Oni povas atingi kaj modifi sian retejon de ĉiu ajn komputilo en la mondo, kaj la redaktadon povas partopreni pluraj personoj, kiuj havas diversajn rajtojn. Multlingveco estas limigita, oni ne povas certigi, ke ĉiu elemento de la retejo estas ŝaltebla al la “ĝusta” lingvo.
Mi elektis la programon “Websitebaker”. Ĝi estas plurlingva, facile instalebla, funkcias sub Vindozo kaj Linukso, sub la retservilo “Apache” same kiel ekz. sub “Abyss X1”. Mi nepre rekomendas, ke iu, kiu volas funkciigi retejon per retej-redaktilo, unue instalu privatan hejman prov-servilon. Mi uzas malnovan klapkomputilon kun Vindozo 2000, Abyss-webservilo kaj FTP-servilo “CesarFTP” (Fakte ekzistas programoj, kiujn oni povas uzi nur sub la unuaĵo de Linukso kaj Apache.). Post kiam mi bone konatiĝis kun Websitebaker helpe de mia prov-servilo kaj verkis la komencan staton de la retpaĝoj, mi havigis al mi interretan spacon kaj tie instalis la retej-redaktilon.
En tiu momento ni resumu la enhavon de la retejo: Ni havas ĉefpaĝon (kiun oni atingas vokante la retejon), la germanan parton, la E-paĝojn, la kolofonon (mi havas du kolofonojn), la liston de aktualigoj (ĉu vi memoras? “La vizitanto devas facile rekoni, kio ŝanĝiĝis ekde lia lasta vizito.”). Necesas paĝo, per kiu la vizitanto povas sendi informon, mi havas germanan kaj Esperantan kontakt-paĝojn. Utila estas superrigardo pri la tuta retejo. Tiun paĝaran mapon Websitebaker povas krei memstare.
Michael Lennartz
 
TRANSSIBERIA VOJAĜADO
 
         Tre interesan pertrajnan vojaĝon ni efektivigis en junio 2010 de Moskvo al Ulanbatoro, kie ni partoprenis la 6-an Azian Kongreson de Esperanto. La vojaĝo daŭris 9 tagojn kun interrompoj en pluraj lokoj de Rusio. Ni estis grupo de 26 geesperantistoj el 7 landoj. La vojaĝon organizis kaj gvidis Tatjana Loskutova el Rusio. Post 5 tagoj pasigitaj en Moskvo ni startis la 10-an de junio de la stacidomo “Kazanskij”. La trajno havis 19 vagonojn inkluzive restoracian. La vagonoj estis kupeaj kaj komunaj kuŝlokaj nomataj “plackart”. Mia edzo Floreal kaj mi volis sperti ambaŭ variantojn kaj tio efektiviĝis. Unue, ni veturis en kupeo (po kvar personoj) kun geedza paro el Francio kaj poste en “plackart” kun portugala paro kaj aliaj homoj inter kiuj kelkaj geesperantistoj. Ĉiun vagonon akompanas du stevardoj, kiuj alterne deĵoras tage kaj nokte. Ili prizorgas la pasaĝerojn kaj la bonan funkciadon de ĉio en la vagono dum la vojaĝo. Krom aliaj taskoj ili ankaŭ zorgas pri pureco de la vagono. Niaj stevardinoj estis du ĉarmaj studentinoj. En la koridoro estis varma kaj malvarma akvoj je ĉies dispono. Oni povas pretigi al si teon, kafon, solveblan supon kaj similajn aferojn. En pli grandaj kaj gravaj stacioj la trajno haltas duonhoron kaj eĉ pli. Sur la kajo jam atendas amaso da lokaj homoj kun diversaj varoj por vendi. Ili ĉefe proponas hejmfaritajn varmajn manĝaĵojn, trinkaĵojn, legomojn, fruktojn, dolĉaĵojn. Oni povas sin bone provizi kaj gustumi tieajn produktojn. En la restoracia vagono oni ankaŭ bone manĝas. Ofte ni estis la solaj pasaĝeroj, kiuj profitis tiun ĉi servon. Lokanoj kutime kunportas sian propran provizon kaj manĝas en sia vagono.
         Dum longa halto en Novosibirsk mi profitis la okazon kaj marŝis sur la kajo ĝis la lokomotivo. La lokomotiv-estro permesis al mi supreniri la maŝinon. Ĝi estis malnova, fabrikita en Ĉeĥio jam en la kvindekaj jaroj. Li estis tre kontenta, ke ĝi bone funkcias. Mi fotis kaj filmis ĝin ankaŭ interne. Sidi en ĉeĥa lokomotivo en Rusio estis por mi bela travivaĵo.

 

 
         En la trajno ni pasigis tri noktojn antaŭ ol alveni kaj halti en Krasnojarsk. Tie nin gaje atendis geesperantistoj kaj ni pasigis kun ili du tagojn. La loka televido filmis la alvenon de nia E-karavano kaj intervjuis kelkajn el ni kun helpo de Tatjana. De Krasnojarsk al Irkutsk Floreal kaj mi transiris al “plackarta” vagono. En ĝi veturis plejparte uzbekoj. Kiel mi eksciis, ili konstruas en Irkutsk lernejon. Inter plenkreskuloj estis ankaŭ junaj knaboj, kiuj ne komprenis, nek parolis la rusan lingvon. Oni klarigis al mi, ke por helpi al siaj gepatroj ili devis labori de junaĝo kaj ne povis frekventi lernejon. Pro tio ili konas nur la gepatran lingvon. Mi sufiĉe bone interkompreniĝis per la rusa, ĉar antaŭ pli ol kvar-dek jaroj mi lernis ĝin. Tamen, mi devas konfesi, ke antaŭ tiu ĉi vojaĝo mi iom reviziis miajn konojn. Tio estiĝis tre utila, mi povis senprobleme konversacii kun rusoj kaj same en Mongolio (kun pli aĝaj personoj). En la trajno pluraj scivolis pri Esperanto, do mi donis al ili kelkajn informojn kaj lecionojn. Ili estis tre entuziasmaj, sed ĉu ili daŭrigos la studadon per la reto kiel mi rekomendis al ili? 

 

         En Irkutsk atendis nin unu esperantisto kaj virino de la vojaĝagentejo. Ili montris al ni la urbon kaj poste ni veturis buse kaj ŝipe al la insulo Olĥon en la lago Bajkal. Tie ni pasigis du agrablajn tagojn vizitante ĝin piede, aŭte kaj ŝipe.
         La lastan etapon, ĝis Ulanbatoro, ni ĉiuj veturis en kupea vagono. La tempo rapide pasis, ni interbabilis, ŝercis, multe ridis, rigardis pejzaĝon, fotis kaj filmis, iuj legis, sudokumis, mi krucenigmis. Multe da tempo ni pasigis ĉe la landlimo inter Rusio kaj Mongolio. Dogan- kaj pasportkontrolo longe daŭris, ili estis severaj. Post unu lasta nokto en la trajno, la 19-an de junio ni atingis la mongolian ĉefurbon, kie jam atendis nin lokaj geesperantistoj. La vojaĝo estis tre interesa sperto kun emociaj impresoj.
Liba Gabalda
KVAR ESPERANTO-EVENTOJ EN KUBO EN JULIO 2010
 
         Kubaj esperantistoj havis ĉi-jare tre varman sezonon. Krom vere varmega vetero ili ŝvitis ankaŭ pro la organizado de kvar Esperanto-eventoj, kiuj tie okazis somere. En la bela feriejo “Canimao” proksime al la urbo Matanzas okazis por-instruista ILEI konferenco kaj seminario. La sekvan semajnon oni ĝuis la 95-an Universalan Kongreson en la ĉefurbo Havano kaj samtempe okazis, ankaŭ en Havano, la 41-a Infan-junula Kongreseto en hotelo “Acuario”. La lastan semajnon de julio la gejunuloj havis sian 66-an Junularan Kongreson en la bela ripozloko “Villa Trópico” en la regiono de Matanzas.
         La eventoj malsimilis unu al la alia, sed pluraj aferoj estis komunaj; senproblema interkompreniĝo, plezuro lerni, interŝanĝi ideojn, spertojn, motivigo al poresperanta agado, ĝojo renkonti gekonatojn kaj krei novajn amikecojn.
         Mi kun mia edzo Floreal ĝuis tri el tiuj eventoj. Mi povas nur pozitive paroli pri ili. La etoso estis gaja kiel la kuba popolo. La riĉ-enhavaj programoj abundis en ĉiuj eventoj. Altkvalitaj prelegoj alportis pliajn sciojn. En intensaj kursoj oni plu lernis kaj vesperaj artaj programeroj pliriĉigis nian kulturan horizonton. Kongresaj ekskursoj gvidis nin al interesaj kaj admirinde belaj lokoj de Kubo.
Ni havas belajn rememorojn kaj pozitivajn impresojn de tiuj-ĉi internaciaj renkontiĝoj. Kubo postlasis en ni deziron de baldaŭa reveno.
Liba Gabalda
 
95-a UK EN HAVANO
 
Post dudek jaroj denove oni kongresis en Kubo. De la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010 okazis en Havano la 95-a Universala Kongreso de Esperanto. Sub tropika suno proksimume milo da esperantistoj el 59 landoj ĝuis neforgeseble agrablan kaj varman kongreson. Feliĉe povis partopreni ĝin ankaŭ multaj kubanoj kaj pluraj latinamerikanoj. La inaŭguro estis kiel kutime solena kaj daŭris ĝis tagmezo. Ĉeestis ĝin, krom kelkaj ambasadoroj, la vicministro pri kulturo kiu komence salutis nin en bona Esperanto. La kongreson salutis ankaŭ landaj reprezentantoj. Ĉiam tre aprezata estas la sabatvespera Movada Foiro dum kiu oni interkonatiĝas kaj informiĝas pri diversaj E-organizoj. La Kleriga Lundo kaj la Tago de la Lernejo ankaŭ altiras multajn interesulojn. Dum la kongresa semajno okazis seminarioj pri variaj temoj, diversaj diskutrondoj, kunvenoj, fakaj kaj sciencaj prelegoj, komitatkunsidoj, esperantologia konferenco, IKU, AIS, danc- kaj lingvaj kursoj, oratora kaj belarta konkursoj, aŭtoraj duonhoroj, aŭkcio, artaj aranĝoj, kaj aliaj interesaj programeroj. Estis pritraktita la kongresa temo - “Interproksimigo de kulturoj” kaj oni parolis pri lingva diverseco en Latinameriko. Prezento de Mez-Amerika kulturriĉeco de Gvatemalo kaj Meksiko estis akompanata per trafaj bildoj. Multnombraj prelegoj pri Kubo nin konatigis kun la geografio, la muzikiloj, la tradicia ĉemizo “gvajabero”, la sansistemo, la alfabetiga programo kaj kun aliaj kutimoj kaj belaĵoj por pli bona imago de la gastiganta lando. La kongresa kuriero nomata Havana Karavano raportis pri ĵusaj okazintaĵoj, kunvenaj raportoj, atentigis nin pri certaj programeroj, diversaj anoncoj, aldonaj aliĝantoj ktp. Oni intervjuis plurajn esperantistojn. Pri la evento ĉiutage raportis kuba televido kaj radio. Ankaŭ en gazetoj aperis artikoloj rilate nian kongreson. Estis elektita nova estraro kaj Probal Dasgupta daŭrigos sian prezidantecon. Dum akcepto en la hotelo “Habana Riviera” la vicministro de la kulturo interŝanĝis donacojn kun la prezidanto
de UEA. Antaŭ la fino de la kongreso okazis KER- ekzamenoj. Elstaraj aktivuloj de Esperanto estis premiitaj en la fermo de la UK. Al kubanoj estis ofertita kupono por ke ili povu aĉeti librojn aŭ aliajn esperantaĵojn en la libroservo. Paralele la gejunuloj havis sian propran programon en la hotelo Neptuno. Amasan partoprenon kaj grandan intereson vekis la kulturaj kaj turismaj programeroj. Ni konatiĝis kun kuba kulturo, havis okazon sperti la ĉiutagan vivon de kubanoj kaj spekti la naturan belecon de la lando, ĝui maron kaj sinceran akcepton kaj helpemon de ĉiam gajaj kubanoj. Urbaj promenoj permesis malkovri ne nur la kolonian arkitekturon, pitoreskajn lokojn, sed ankaŭ la ĉiutagan vivritmon de kubanoj. Tuttagaj ekskursoj al belaj lokoj ebligis admiri la belegan naturon, la penigan vivon de kamparanoj kaj la lukson de la konata feriejo Varadero. La kubanoj sukcesis aranĝi buntajn kulturajn aranĝojn. En ĉiutaga posttagmeza kabaredo oni instruis danci la ŝatatajn “salsa”, “merenge” kaj aliajn kubajn dancojn. La E-muzikgrupo “Amindaj” animis kaj gajigis la ĉeestantojn. Montriĝis, ke ne nur kubanoj, sed ĉiuj lantinamerikanoj estas denaske ritme dotitaj. Aperis onidiro, ke pro la muziko la kubanoj ne havas tempon kuiri komplikajn manĝaĵojn. Tiele rizo kun fazeoloj estas la ĉefa ĉiutaga manĝo. Kontraste, la bankedo ofertis plurajn pladojn por kontento de la partoprenantaj esperantistoj. La balo en latinamerika ritmo ĝojigis ĉiujn dancantojn. Inter vesperaj kulturaj programeroj mi citas: Nacian Vesperon, teatraĵon, koncerton de “Interkant”, Internacian Artan Vesperon. Neforgebla kaj bunta estis la nokta spektaklo en la plej fama kabaredo de Kubo “TROPICANA”. Ĉe la fermo de la UK intervenis kvardeko da entuziasmaj infanoj kiuj havis sian kongreseton ankaŭ en Havano. La kongreso estis plensukcesa kaj gaja kiel kubanoj mem. Ni ĝuis belajn tagojn.
Liba GABALDA
 
 
43-a ILEI - KONFERENCO
 
         Unu semajnon antaŭ la Universala Kongreso en Havano, okazis en Kubo, de la 11a ĝis la 17a de julio 2010, la 43-a konferenco de instruistoj en la bela ripozejo “Canimao” proksime al la urbo Matanzas. Partoprenis ĝin pli ol 60 gesamideanoj el 26 landoj, inter kiuj multaj gejunuloj el Latinameriko. Ili ĉefe ĉeestis seminarion, kie ili havis trejnsesiojn por plialtigi sian lingvan nivelon de Esperanto sub gvido de spertaj pedagogoj. Ĉiuj estis ravitaj kaj ege kontentaj pri tiu unika ebleco lerni kaj progresi en la Internacia Lingvo.

 

 
         En la malfermo, tuj post bon-venigaj paroladoj kaj enkondukaj vortoj pri la konferenco kaj la seminario komenciĝis la programita laboro. Héctor Jiménez Batista parolis pri instrumetodoj. Lia prelego titolis: ”Lingva talento, profesia kompetenco, motivado kaj ties influo sur la E-lernado” Maritza Gutiérrez González konatigis nin pri la alfabetiga programo kaj la nacia eduk-sistemo en Kubo. Julián Hernández Angulo parolis ĝenerale pri instruado, pri principoj kaj praktiko, pri didaktikaj komponentoj kaj komunikmetodoj. Vespere Stefan MacGill prezentis kaj gvidis kvizon pri ĝeneralaj scioj pri ILEI kaj E-movado, en kiu ĉiuj aktive kunlaboris.

 

         La dumsemajna programo estis riĉa kaj varia. La komitatanoj plurfoje kunsidis kaj diskutis pri diversaj raportoj kaj taskoj. La Konferenco ĉefe traktis lingvajn temojn. Oni parolis pri laboro de ILEI, pri estontaj planoj kaj projektoj. Okazis prelegoj pri metodologio de Esperanto-instruado, pri kuba kulturo, pri Esperanto en Kubo, pri gramatikaĵoj en Esperanto, pri movadaj aspektoj kaj celoj de ILEI. Prelego pri “Projekto de Kroata E-ligo”, kiun prezentis Marija Jerkoviĉ, liveris interesajn spertojn. Aurora Bute informis pri renkonto de junulgrupoj el kvin nacioj kiuj partoprenis pasint-aŭtune en Francio aranĝon MIREGE (Muzika Internacia Renkontiĝo de Esperantistaj Gejunuloj Eŭropaj). Pri lerneja agado kaj demando kiel oficialigi kaj normaligi Esperanton en lernejoj diskutis Marija el Kroatio, Agneta el Svedio kaj Hazel el Aŭstralio. Por interesuloj okazis kurso kaj praktikado de la hispana lingvo, kiun gvidis niaj kubaj samideanoj Marta kaj Pedro. Ĉiuvespere antaŭ aŭ post la manĝo ni kunsidis kaj aŭskultis raportojn pri koncernaj dumtagaj programeroj.   Poste ni bone amuziĝis ĉe skeĉoj, kvizo, humuraj rakontoj, deklamoj, kunkantis en akompano de gitaro kaj spektis diversajn landajn prezentaĵojn. Dum la Internacia Vespero ĉiuj partoprenantoj prezentis ion de sia lando. Tiel ekestis bunta kaj amuza programo.
         En la semajno okazis tuttaga ekskurso al la famkonata feria loko Varadero kaj duontaga al urbo Matanzas, kiu famas pro multaj pontoj. Tie ni vidis teatron Sauto kaj vizitis du muzeojn; “Palacio de Junco” kaj apotekan. En Matanzas ankaŭ okazis la Lingvo-Festivalo al kiu ni ĉiuj fervore prepariĝis. Ni sukcesis prezenti 20 lingvojn. La aranĝo okazis sur la placo “Parque de la Libertad”. La intereso pri ĝi estis granda, sed bedaŭrinde pro subita pluvego ni devis transiri kaj daŭrigi nian prezentadon en biblioteko, kien jam ne venis tiom da homoj. Tamen ĝi estis tre interesa sperto. Pluraj urbanoj petis informojn pri Esperanto kaj pri kursoj.
         Stefan MacGill la prezidanto de ILEI kaj Ana Montesinos la ĉefa kunordiganto de la konferenco zorgis, ke la programo bone disvolviĝu kaj la LKK-anoj, krom organizaj laboroj, strebis pri la bonfarto de ĉiuj partoprenantoj. Gejunuloj bone integriĝis en plenkreskula partoprenantaro kaj efike kunlaboris. La Konferenca temo “Edukado por kultura proksimiĝo” estis bone plenumita. Al la UK en Havano ni iris pliriĉigitaj je efika lernado, novaj spertoj kaj belaj amikaj rilatoj.
Liba Gabalda
 
 
 
66-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO
 
         La lasta, kvara Esperanto-evento en Kubo – IJK - okazis tuj post la 95-a Universala Kongreso, la lastan semajnon en julio, en la bela ĉemara turismejo “Villa Trópico” en la regiono de Matanzas. Ĝi situas mezdistance inter la ĉefurbo Havano kaj konata feriejo Varadero. Al la kongreso aliĝis 133 geesperantistoj, sed lastmomente aldoniĝis kelkaj pliaj. Bonŝance multaj Latinamerikanoj havis la unikan okazon partopreni la eventon. Krom kubanoj venis gejunuloj el Argentino, Bolivio, Brazilo, Dominika respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo, Peruo, Venezuelo. Tiel ekestis bunta mozaiko de diversaj landoj.
         LKK-anoj zorgis pri transportado. Ĉe la alveno ni estis regalitaj per koktelo. Grupo de muzikistoj bonvenigis nin per tipaj kubaj kantoj. Amuza virin-viro invitis al dancado.
         Pro la situo, la kongreso estis iom pli ripoziga ol kutime. La fiksitajn programerojn oni kompletigis surloke per kelkaj aldonaj. La gejunuloj pasigis multe da tempo gaje amuziĝante ĉe la naĝejo. Okazis pilkludoj naĝejaj kaj herbejaj. Krome oni ĝissate profitis la maron. Ĝi estis ideala loko ne nur por naĝi, sed ankaŭ por observi submaran riĉecon de fiŝoj kaj koraloj en proksima koralrifo. Iuj profitis promenadon sur pedalŝipoj aŭ nur simplan sunumadon en ombro de kelkaj arboj kaj palmoj.

 

 
La ofertitaj servoj entenis trifojan tagan manĝadon, libervolan servon ĉe la trinkejo, prunton de necesaj akcesoraĵoj por sub-akvigado, plaĝtukojn Ni loĝis en komfortaj bangaloj kun vido al la maro. La apuda naturo de verda monto invitis al grimpado. Dum la promeno ni vizitis proksiman vilaĝon kie ni gustumis kelkajn fruktojn kaj kokoson. Junuloj havis siajn komitat-kunsidojn kaj prelegojn. Ĉe la komenco Marek Blahuŝ klarigis kio estas E@I konatigis ĝiajn principojn kaj prezentis   ties ambiciajn projektojn. Amri Wandel parolis kaj skizis la historion de TEJO - “Kiam, kiel, kial”. De Franklin Montenegro ni eksciis pri Yamar -Festo. La gejunuloj ŝatis diversajn danc- kaj lingvokursojn.

 

         Tre interesa estis la Lingvo-Festivalo okazinta surloke ĉe la naĝejo. Oni prezentis pli ol dek lingvojn. Brazilanoj aldone invitis al “edziĝfesto - kvadrilo” (brazila kampara danco), kio estis gaja okazaĵo por ĉiuj ĉeestantoj. Paro el Danio regalis nin per tipaj produktoj: pano, fromaĝo, fiŝaĵo kaj likvoro. Ankaŭ rusoj regalis nin per kelkaj specialaĵoj: vodko kaj kaviaro. Aliaj proponis kelkajn surlokajn frandaĵojn. Meksikanoj, krom bela ekspozicio de memoraĵoj kaj kelkaj bongustaĵoj, prezentis tipan meksikan dancon. Ili estis bele kostumitaj. Koreoj instigis al kaligrafia skribado. Mi kun Marek prezentis la ĉeĥan lingvon. Kubanoj gaje dancis.
         La vesperaj programoj okazis en teatraĵejo, kie oni poste povis “ĝui” noktan diskotekon. Interesuloj povis rigardi esperantigitajn filmojn. Ĝis malfruaj horoj funkciis la kutimaj “gufujo” kaj trinkejo ĉe la naĝejo. Tio sub tropikvarma kaj stelĉiela nokto estis agrabla okazo por babilado.
         La hotelo dufoje proponis kaj organizis por ni profesian, kabaredan spektaklon kun muzika akompano. Ankaŭ la E-muzikgrupo Amindaj havis okazon prezenti sin kaj dancigi la ĉeestantojn. Dum la planita ekskursa tago, unu tuttaga ekskurso celis la proksiman urbon Matanzas kaj   la alia vizitigis al ni Havanon. Dum nia restado ni spertis ankaŭ fortan tropikan pluvegon dum kiu elbordiĝis la rivero kaj makulis per nigraj akvoj kaj malpuraĵoj la maron. Tamen, la sekvan tagon la maro denove helbluis. Ravaj estis la vesperaj sunsubiroj, kiuj kolorigis la ĉielon kaj la strandon ruĝe. Dum la IJK ni ĝuis trankvilon ĉe la bela plaĝo, bonajn manĝojn kaj gajan junulan etoson.                                                                                         Liba Gabalda
 
 
INTERRETA RUBRIKO
 
Virtualaj komunumoj
Esperanto.com estas socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj. En Esperanto.com vi povas komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti ks. Esperanto.com havas multe da eblecoj kaj ni konstante aldonas novajn kaj plibonigas jam funkciantajn. Ĉiu esperantisto povas libere kaj senpage partopreni virtualan komunumon Esperanto.com. Ĉiuj eblecoj aperas tuj post facila kaj rapida kreo de konto. Ĉu vi volas esti ne nur uzanto, sed ankaŭ kontribui por evoluo de la retejo? Tiukaze aliĝu al nia teamo!
Projekto MOZAIKO - nova interreta vikimagazino de interesaĵoj –  lanĉita!
 
Ĉe http://www.esperanto.cz , la retpaĝaro de Ĉeha Esperanto-Asocio, en la rubriky Aktuality (Aktualaĵoj) aperis la 3-an de septembro nova interreta monatrevueto nomita MOZAIKO. Tiu ĉi netradicia magazino de interesaĵoj estas tempoŝpare bazita plejparte sur ligiloj al artikoloj en Esperanta Vikipedio.
La dulingvan (ĉeĥan/E-an) enhavon kaj aliron al unuopaj artikoloj vi trovos ĉi-tie:
La iniciatintino de la projekto kaj ĉefredaktorino Pavla Dvořáková bonvenigos viajn reagojn kaj proponojn por enhavo de la sekvontaj numeroj! Antaŭdankon por plua diskonigo de la informo en Esperantujo!
Kontaktadreso: komputado@esperanto.cz
 
 
 
 
Eldonita en Magdeburg, ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio-Anhalto
ISSN 1431-4916
Redaktoro: Dieter Dungert, Olvenstedter Grund 25, DE-39130 Magdeburg
Telefono: (0391) 7 21 75 61,
e-poþto: DDungert@t-online.de aŭ Dieter.Dungert@esperantoland.de
Abontarifo: 6, por germanoj, 6 irk. por eksterlandano
 

 

Kostenlose Homepage erstellen bei Beepworld
 
Verantwortlich für den Inhalt dieser Seite ist ausschließlich der
Autor dieser Homepage, kontaktierbar über dieses Formular!