Intervjuo al Claude Piron, sperta pri internacia komunikado
La problemoj pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej esplorataj en la lasta jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli. Ni proponas al vi intervjuon al Claude Piron, aŭtoro de pluraj eseoj pri interlingvistiko, profesoro ĉe fakultato pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de Ĝenevo, dum multaj jaroj tradukisto el la angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe OMS kaj UNO, nuntempe unu el la plej grandaj spertuloj pri internacia komunikado kaj kunlaboranto de abruca asocio Allarme Lingua. *
Profesoro, kion vi opinias kiel psikologo pri la nuna tutmonda lingvoordo?Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.
Kial vi parolas pri masoĥismo?Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan, lingvon, kiu estas peniga eĉ por denaskuloj de anglosaksaj landoj. Efektiva elekto ne okazis verdire ĉar oni lasas sin konduki de la forto de inerteco. 95 elcentoj el la homaro rezignacie akceptas pozicion lingve malsuperan de restantaj 5 elcentoj de denaskaj anglalingvanoj, kiuj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon. Peni kaj spekti dekadencon ĉiam pli rimarkindan de sia lingvo.
Vi ne devus plendi kiel franclingvano. Sciu ke en Italio ni havas la leĝon pri privacy, la ministerion por welfare kaj parlamentanoj nomas question time la momenton dediĉitan al demandoj.Estas tre humilige, ke ĝuste de politikistoj venas tiu puŝo al lingva dekadenco. Ne temas cetere ĉikaze pri alvoko al naciaj valoroj sed simple pri bongusto. Ĉie tamen regas inerto kaj neniu klopodas kompreni kiel statas realo.
Sed realo estas superegado de la angla, realo estas tio, kion gazetaro nomas The Great English Divide, la divido inter tiuj, kiuj konas ĝin kaj novaj barbaros, kiuj damne luktas por transiri al alia flanko. Kun kiu senco vi diras ke la socio malemas rigardi al la realo fronte ?Oni diras : ekzistas la angla : neniu problemo ! Ne estas vere ! La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ne ekzistas kompato por eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; por estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj, por turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi, kion li sentas ktp.. Sed anstataŭ vidi ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj ĉar ili ne sukcesas komprenigi sin.Kiel se tio estus tre simple por ĉiuj ! Estas milionoj kaj milionoj da junuloj de la tuta mondo, kiuj dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon senutile. Kia grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio sen rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, iam diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro". Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro – ĉe sama nombro da lernhoroj semajne ‑, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Tio signifas, ke oni neracie elektis.
Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn ?
Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Mesaĝo trompaj. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj
– Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?– Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni ne prononcas ĝin simple kaj konstante /a/, sed jen /éj/ (case), jen io inter /a/ kaj /è/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /ò/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru ekzemple la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso ‑isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto (programmatore) el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').
Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?
Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.
Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj au aziaj tradiciaj pensmanieroj.
Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?
Eble la situacio en Eŭropa Unio kun novaj membroj kaj do novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet.
Konsentite pri Esperanto en lernejoj, kiu ĉiuokaze povas utili dank’al sia propeŭtikeco ankaŭ por lerni aliajn lingvojn, sed en Eŭropaj Institucioj oni ne parolas pri amikeco sed pri aferoj la plej komplikitaj ekonomiaj, juraj kaj teknikaj. La akuzoj, kiujn oni direktas al Esperanto ĉar ĝi estas planita aŭ pro asertita manko de kulturo, estas sensencaj por kleraj konantoj de la problemo sed ĉe la lumo de viaj konoj pri komunikado en internaciaj organizoj ĉu terminologiaj nesufiĉecoj ne povas esti serioza malhelpo fronte al komplekseco de la fakoj de Eŭropa Unio ?Pri ĉi tiu problemo kun praktika esenco neniu parolas, la plejmulto limigante sin je kutimaj ŝablonaj diroj. Certe, la problemo ekzistas kaj ne estas bagatela, sed estas solvebla pere de teknikoj pri lingvoplanado, kiujn oni utiligas ankaŭ kun naciaj lingvoj, kiel la estona ekzemple, kaj per kiuj oni revivigis la hebrean, kiu posedis iam nur 5000 vortojn, al nuna stato de moderna lingvo. La problemo estas sentemigi publikan opinion, kaj do politikistaron, por ke oni respektu pli multe propran lingvon kaj priatentu pli serioze la internacian lingvodemandon, disvastigante la koncepton de lingva demokratio kaj, precipe en anglosaksa mondoparto, kulturon novan pri la rajto kompreni kaj la devo sinkomprenigi. Mi esperas ke ĉiam pli multiĝos la homoj konsciaj pri la kulturaj valoroj defendendaj kaj reagos antaŭ ol ili estos por ĉiam endanĝerigitaj. Daŭre tamen forĵeti altnivele Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por esti akceptata.
Giorgio Bronzetti
Kunordiganto de asocio
Allarme Lingua
* La artikolo aperis en Abruzzo Oggi taggazeto de itala regiono Abruzzo la 1an de septembro 2006 kun titolo kaj enkonduka noto de la redaktejo. La originala titolo estis: La nova tutmonda lingvoordo.
el "Libera Folio" — Laste modifita: 2005-12-27 12:02
Laŭ iuj kritikantoj de Esperanto, ekzemple reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono, la lingvo ne taŭgas por seriozaj celoj ĉar mankas al ĝi kulturaj referencoj. Malmultaj esperantistoj dubas pri la ekzisto de esperanta kulturo, sed kia estas la ligo inter lingvo kaj kulturo? Por eviti konfuzon, nepras fari klaran distingon inter lingvo kaj ĝia parolkomunumo, opinias Detlev Blanke. "La problemo, estas, kiom da kulturelementoj ĝenerale estas ligitaj al Esperanto kaj kiom da ili estas ligitaj nur al ĝi. Ofte la diskutoj pri la temo estas ĵonglado inter rigora kaj metafora sencoj de tiu konstato", li skribas.
Specimenoj de esperanta kulturo.
Antaŭrimarkoj: Ĉiam denove oni trovas la aserton de neinformitoj, ke Esperanto ne havas kulturon. Ni scias pri la senbazeco de la asertoj kaj eble ne plu tre miras. Tamen, se foje ankaŭ informitoj asertas same, tiam la miro povas esti granda. En la germanlingva artikolo Der Jargon des Esperanto-Weltbundes (= "La ĵargono de UEA"), troviĝanta en antologio direktita al universitataj instruistoj de la germana lingvo, d-rino Alicja Sakaguchi (profesorino en la Universitato Adam Mickiewicz Poznano/Pollando) asertas, ke Esperanto ne estas “portanto de iu kulturo”.
Alicja Sakaguchi ne estas iu ajn. Ŝi flue parolas Esperanton, edukis siajn du filojn en Esperanto (kun japana edzo, la familia lingvo estis/estas[ankoraŭ?] Esperanto), habilitiĝis (post vanaj klopodoj en Germanio) pri interlingvistiko en Poznano, multe verkis, ofte tute bone pri Esperanto. Tamen konscie ŝi tenas distancon al la lingvo-komunumo, apenaŭ partoprenas en ties aktivecoj, ofte malŝate komentas la agadon de “amatoroj” ktp. Mi longe observis tiun evolun. Sed finfine mi sentis min devigita reagi. En “Informilo por Interlingvistoj” (nro 54 [3/05]) mi analizis la konfuzan artikolon kaj donis germanajn citaĵojn kun tradukoj. La redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä lerte redaktis la esencon de mia analizo, kiu aperos sube. La citaĵoj estas el la originala artikolo. Interesitoj povas ĝin peti de mi (dblanke.gil@snafu.de). Detlev Blanke
Lige al la demando, ĉu Esperanto "havas" kulturon, ŝajne ekzistas baza miskompreno. Ĉu la germana lingvo "havas kulturon", same la pola, angla, hungara ktp.? Rigorasence la respondo estas, ke lingvoj en si mem ne "havas" kulturon. Do sekve ankaŭ Esperanto ne "havas" kulturon. Metafore oni tamen ofte diras, ke tiu aŭ jena lingvo havas kulturon. Tiam Esperanto ja "havas" kulturon. Tamen la problemo, estas, kiom da kulturelementoj ĝenerale estas ligitaj al Esperanto kaj kiom da ili estas ligitaj nur al ĝi. Ofte la diskutoj pri la temo estas ĵonglado inter rigora kaj metafora sencoj de tiu konstato.
Ĝenerale estas akceptate, ke lingvo en si mem estas kulturaĵo. Do, Esperanto estas kulturaĵo. Kvankam neniu lingvo en si mem havas kulturon, tamen kulturon ja sendube havas la lingvo-komunumo, la parolantaro de lingvo. Ĝi havas/portas, konservas, pludonas sian kulturon aŭ foje eĉ detruas elementojn de ĝi (ekz. la nazioj en Germanio). Tiu kulturo reflektiĝas kaj konserviĝas en la difinita lingvo de diversaj grupiĝoj kaj estas eksciebla pere de ĝi. Tio ekz. povas koncerni jenajn lingve distingeblajn parolantarojn:
regionlingva (dialekta) parolantaro kun sia kulturo (ekz. la bavara en suda Germanio)
nacilingva parolantaro kun sia kulturo (ekz. la superregiona germana)
minoritatlingva parolantaro kun sia kulturo (ekz. la regione limigita soraba en Germanio)
enmigrintoj (ekz. turkoj en Germanio, ĉinoj kaj aliaj etnoj en Usono ktp.), kiuj ofte loĝas en certaj gettoj aŭ specifaj kvartaloj (diversgrade) kunportas kaj flegas siajn lingvojn kaj kulturojn ktp.
Laŭ tio videblas, ke difinitaj homoj samtempe povas havi diversajn identecojn kun diversaj kulturspecifaĵoj. Persono x etne povas esti germano, regione kaj dialekte bavaro, politike verdulo, religie katoliko, ktp. Li/ŝi ankau povas havi la identecon de esperantisto, senti sin eŭropano kaj tiel plu. Elementoj de tiuj diversaj kulturmedioj estas aktualigeblaj depende de diversaj kuntekstoj kaj kondiĉoj: socia, psika, situacia, hommedia kaj aliaj.
Diverslingvaj, diversdevenaj, diverskleraj homoj, kiuj uzas Esperanton kaj vivas en ĝia lingvo-komunumo, spertas vole nevole la diversoriginan kulturon de tiu lingvo-komunumo, eble eĉ kontribuas al ties riĉigo (ekz. per tradukoj), kvankam tre malsame laŭ maniero, kvalito kaj intenseco.
Depende de la kultura nivelo, kiun havas la unuopaj parolantoj, tiu kulturo kun siaj elementoj povas esti konata, konscie flegata, pludonata al la infanoj, disvastigata ktp. Tio okazas pli-malpli konscie profunde kaj intensive aŭ apenaŭ rimarkeble. Ekzemple intelektulo, kiu interesiĝas pri la partoj de la tradicia kulturo (literaturo, muziko, arto, teatro ktp.), evidente aktualigas pli da kulturaj tavoloj kaj elementoj ol homo, kiu ne interesiĝas pri ĉio ĉi. Tio kompreneble reflektiĝas en la uzata lingvaĵo de la difinitaj homoj kaj homgrupoj.
Se iuj germanoj ne interesiĝas pri diversaj fakoj, medioj de kulturo, ekz. nek konas Faŭston nek modernan literaturon ktp., ili ne komprenos la specifan leksikon, la aludojn ligitajn al tiuj kulturaĵoj, la kunsencaĵojn (konotaciojn). Ĉu tio signifas, ke la germana lingvo-parolantaro ne konservas, reflektas tiajn kulturaĵojn, ne "havas" kulturon?
Parolante pri tio, ke lingvo (resp. ties komunumo) havas/ne havas kulturon, oni nenion diras pri la kvanto kaj kvalito de tiu kulturo, nek pri la grado de la originaleco. Se difinitaj parolantoj de Esperanto ne interesiĝas pri kulturaĵoj konservitaj en Esperanto (ekz. originala literaturo), nek pri la lingvo-komunumo kun siaj tradicioj, sia strukturo en pasinteco kaj nuno, ne sekvas la dinamikon de la lingvo-komunumo, la procezojn, konfliktojn, do la historion kaj simile, ne partoprenas la aktualan internacian vivon de la komunumo parole kaj skribe, do sekve ne uzas la leksikon ligitan al tiuj fenomenoj, ĉu tio signifas, ke la Esperanta lingvo-komunumo ne disponas pri tiuj fenomenoj?
Facile pruveblas, ke tiuj fenomenoj objektive estas konservataj (priskribataj) en la lingvo, ke iliaj specifaĵoj reflektiĝas en ĝi, eĉ se subjektive oni ne interesiĝas pri ili. Ŝajne Eugen Wuester estis la unua, kiu abunde reflektis pri la lingvo-komunumo en sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, Leipzig,1923-1929; (mi aliloke abundete verkis pri la vortaro en Esperanto kaj la germana).
Ĉiu lingvo estas parto de la homa kulturo. Sekve ankaŭ Esperanto. La homa kulturrilata agado reflektiĝas en la lingvo vertikale (agadspecoj) kaj horizontale (regionoj), do ene de difinita medio, en iu fako, organizaĵo ktp. sed ankaŭ en dialekta regiono, nacio (ŝtato), kontinento aŭ internaciskale. Sekve ankaŭ la kulturrilata agado de esperanto-parolantoj, resp. la rezultoj de tiu agado, reflektiĝas en la lingvo.
La difinita(j) lingvo(j) por la homo havas diversajn funkciojn: Per lingvo li/ŝi pensas, komunikas, emocias; akiras, konservas kaj pludonas sciojn, ekkonojn, spertojn ktp. En la plej multaj kazoj por la individuo la lingvo estas grava identigilo. Tio aparte validas rilate al kulturtemoj, sendepende de tio, kiom larĝa aŭ mallarĝa estas nia difino pri kulturo. Tiun funkcion evidente ankaŭ havas Esperanto.
En la supre menciita artikolo d-rino Alicja Sakaguchi (AS) klopodas argumenti, ke ne ekzistas aparta kulturo de Esperanto kaj ke la lingvaj ekzemploj, ofte menciitaj kiel esperantismoj, nur uzatas de oficistoj de la Centra Oficejo de UEA, resp. de UEA-aktivuloj. Tiuj esperantismoj laŭ ŝi formas specifan "ĵargonon de UEA" La "ĵargono" de UEA laŭ AS estas uzata en la Centra Oficejo de UEA kaj de la Komitato de UEA - de proksimume 80 personoj. Ege miriga aserto.
Estas konate, ke en ĉiuj ago-medioj uzatas specifaj stiloj (funkciaj stiloj), do ankaŭ en oficejoj de organizaĵoj, en redakcioj, gvidinstancoj ktp. aŭ en familioj. Tio ankaŭ koncernas Esperanton. Tamen tiuj stiloj neniam kovras la kompletan uzatan lingvaĵon. Pri la elekto de la stilelementoj decidas la situacio kaj la komunika celo.
Multaj el la menciitaj leksikaj ekzemploj por informitaj esperantistoj pruvas la malon de tio, kion la artikolo volas kredigi. Ili ligiĝas al la historio, strukturo, konceptoj, debatoj ktp. en la komunumo, ne nur en la Centra Oficejo. Tiun lingvaĵon uzas multaj esperantistoj, kiuj estas ligitaj al la lingvo-komunumo kun siaj specifaĵoj, kompreneble ne nur en CO, ne nur en la Komitato de UEA, sed ankaŭ ekster tiuj strukturoj. Ofte temas pri vortludoj, frazeologiaĵoj ktp. (pri tio valoras legi la libron de Sabine Fiedler Esperanta Frazeologio, eldonita de UEA en 2002 aŭ diversajn studojn de Aleksandro Melnikov, kiu antaŭ nelonge habilitixgis pri la temo).
AS skribas, ke "...Esperanto estas transetna, transnacia lingvo sen tradicioj, folkloro, vivostiloj kaj kondutmanieroj, kiuj karakterizas difinitajn popolojn. Ĉiu uzanto de Esperanto jam apartenas al difinita popolgrupo kaj povas identiĝi kun difinita etna kulturo kaj religio".
Kiel dirite, Esperanto en si mem ne "havas" tion kaj jenon, nek tradiciojn, vivstilon, kondutmanieron ktp. Sed la lingvo-komunumo ja havas, kvankam ne homogene, ne unuece. Ke Esperanto-uzanto apartenas al diversaj grupiĝoj kaj identiĝas kun ties diversaj kulturoj (religioj ktp.), neniel pruvas, ke ne ekzistas esperantista identeco kun siaj specifaĵoj. Ĉiu homo povas aparteni al diversaj kulturoj samtempe, kiel mi jam montris.
AS asertas ke "[...]oni ĝenerale supozas, ke ĉiu homa lingvo reflektas difinitan kulturon"). Kiu estas "oni" ? Kiu ĝenerale supozas tion? Kiun "difintan" kulturon reflektas la germana, la angla, la franca ktp.? La lingvoj ĉiam reflektas grandegajn partojn de aliaj kulturoj, de la monda kulturo. Kiun "difinitan kulturon" reflektas la franca lingvo de francparolanto el Malio, iun etnan lingvon aŭ la francan?
La germana kapablas reflekti diversajn kulturojn, se ili estas bone esprimitaj tradukitaj/ priskribitaj en la germana. Bone germane parolanta turko ja povas reflekti en la germana pri turkaj tradicioj. Kompreneble necesas klarigi nekonatajn nociojn, enkonduki novajn esprimojn aŭ transpreni ilin rekte el la fonto-lingvo (t.n. realaĵoj, pri japanaj realaĵoj en Esperanto kp. ekz. "Japana Enciklopedieto"). Kvankam la lingvo-kategorioj de la difinita lingvo ja influas la pensadon, tamen ili ne strikte kaj sklave determinas ĝin.
Laŭ mi la profunda eraro en tiu pensmaniero estas, ke ĝi ligas la kulturon al la lingvo kaj ne al la lingvo-komunumo. Tio montriĝas en jena demando de AS: "[…]Ĉu entute neŭtrala dua lingvo, kiu supertavoligas plurajn naciajn lingvojn kaj kulturojn, povas evoluigi propran kulturon?" Kompreneble la lingvo mem ne povas evoluigi tian kulturon, sed ja la lingvo-komunumo kapablas fari tion.
En ĉiu lingvo oni fariĝas informito, se oni legas pri aŭ partoprenas/is la eventojn. Kompreneble, la diversaj idealoj, la klopodoj de la movado (espero pri certagrada oficiala akceptiĝo de Esperanto, almenaŭ disvastigo k.s.), simboloj, sintenoj ktp., kiel substrekas AS "[...] ne povas esti rigardataj komunaĵo de ĉiuj esperantistoj"). Kompreneble ne. "La" movado ne ekzistas kiel klare konceptebla fenomeno. En la movado ekzistas tre diversaj grupiĝoj, tendencoj kun diversaj ideoj, idealoj, celoj, agoj ktp. Tial estus pli bone paroli pri lingvo-komunumo. Mi povus citi multajn sintenojn, ideojn, idealojn, sciojn, celojn ktp., kiuj ne estas komunaĵo de ĉiuj germanoj, eĉ ne tiuj de mia najbaro kaj mi.
Male al AS, laŭ mi en Esperanto (=la komunumo) troviĝas certaj kutimoj, antaŭjuĝoj, stereotipoj, sociaj reguloj, tradicioj, sintenoj (ekz. pri senperfortaj internaciaj rilatoj, lingva samrajteco).
Parolante pri tio, ĉu Esperanto havas/ne havas kulturon, oni klare distingu inter lingvo kaj la parolkomunumo. Tio helpas eviti konfuzojn.
Detlev Blanke
Lingva egaleco en internaciaj rilatoj
Kontribuo de Humphrey Tonkin al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio Pekino, julio 2004 Esperanto: Lingvo preta por la internacia vivo
Novaj komunikrimedoj kutime havas samtempe vastigan kaj malvastigan efikon.Kiam en Eŭropo oni eltrovis la sistemon de presado per moveblaj literelementoj (presadon oni jam eltrovis en Ĉinio, sed ne havis je sia dispono alfabetan skribsistemon), la malaltiĝo de la kostoj de reproduktado de tekstoj ebligis la kreskon de lokaj metropolaj merkatoj kaj sekve la uzon de ties lingvoj (anstataŭ la latina, ĝis tiam kutime uzata por kopiitaj manuskriptoj) .Samtempe, tamen, tiuj reproduktaĵoj disvastiĝis en la internojn de la koncernaj landoj, forpuŝante kaj malgravigante la pure lokajn lingvojn.Rezulte, do, tekstoj en la diversaj naciaj lingvoj multiĝis dum la influo de la unuecigita, internacia latina falis – sed la kresko de naciaj lingvoj ankaŭ alportis ŝrumpon ĉe la alia fino de la gamo, al marĝenaj lokaj lingvoj.
Kiam en la deknaŭa jarcento oni revoluciigis transportajn sistemojn, industriigis la militarton, kaj kreis unue la telegrafion kaj poste la telefonion, difinita parto de la homoj prosperis, dum aliaj – la industriaj laboristoj, kaj nepre la enloĝantoj de la koloniigitaj landoj – restis forŝlositaj de tiu prospero.La homoj pli multe vojaĝis kaj interkontaktiĝis, ĉu pro komerco ĉu por serĉi laboron.Ankaŭ la internacia lingva situacio profunde ŝanĝiĝis – kaj en nordorienta Eŭropo granda viziulo, Lazaro Ludoviko Zamenhof, ano de tiu burĝa klaso, kiu ekfortis en tiu periodo, fronte al la frustriĝo, kiun spertis liaj ĉiam pli vojaĝantaj samklasanoj antaŭ la lingvodiverseco, kreis la Internacian Lingvon, kiun ni hodiaŭ uzas en tiu ĉi salono.
En la 1980aj kaj 1990aj jaroj aperis la Interreto, la Tuttera Teksaĵo.Ĝia tutmondeco abolis la distancojn kaj ignoris la geografiajn lingvajn diferencojn, tiel ke la angla lingvo, jam fortiĝanta kompare kun la aliaj grandaj lingvoj, fariĝis senkonteste la plej uzata kaj plej lernata lingvo de la mondo.Tamen, samtempe la parolantoj de malgrandaj lingvoj eltrovis unu la alian, kaj pere de malmultekostaj retpaĝaroj kaj retlistoj, kreis senprecedencajn kunlaborajn ligojn.Precipe Esperanto, tiu plej internacia, sed samtempe malgranda, lingvo, ĝuis kaj ankoraŭ ĝuas mirindajn avantaĝojn, pli kaj pli ekspluatatajn por disvastigo de lernmaterialoj, perfektigaj tekstoj kaj agadoj, kaj organizaj helpiloj.Kvankam tiu revolucio ne estas konstatebla en la kadro de tradiciaj organizaj strukturoj kiel Universala Esperanto-Asocio, aŭ en tradicia eldonado, aŭ en lokaj enklasaj kursoj, nepre okazis granda ekspansio de la nombro de homoj, kiuj lernas Esperanton kaj ĝin uzas – precipe senpere, neorganizite, preskaŭ senspure. Unu el la grandaj defioj, kiuj kuŝas antaŭ la hodiaŭa Esperanto-movado, estas la demando, kiel plej bone utiligi la novajn rimedojn por disvastigi la lingvon kaj profiligi ĝin en la vido de la ekstera publiko.
La kontraŭdiroj de la ĉiam progresanta internacia komunikado havis sian efikon ĉe Esperanto tra ties tuta historio.Antaŭ preskaŭ cent jaroj, la esperantistoj okazigis sian unuan Universalan Kongreson, en Bulonjo-sur-maro en Francio en 1905.Ili atingis Bulonjon plejparte per trajnoj, kaj parte per vaporŝipoj – inventaĵoj de la antaŭa jarcento, kiuj tiel ebligis la kunveniĝon de la homoj en unu loko, kie ili povis utiligi la konversacian lingvon, streĉi ĝin kaj ekspansiigi ĝin.Tiu konversacia lingvo rapide fariĝis fleksebla, kaj plene internigita ĉe la plej kapablaj uzantoj, pro tio, ke ili relative facile povis renkontiĝi, eĉ trans la landlimoj kaj lingvolimoj, dank’ al la moderna transportado.
Jam en la fruaj tagoj de Esperanto, la nove kreita reto de rapida internacia poŝto (la Universala Poŝta Unio estis fondita en 1875; Esperanto publikiĝis en 1887) ebligis rapidan interŝanĝon de mesaĝoj, kaj sekve rapidan starigon de lingvaj normoj ĉe Esperanto.Do, en la komenco la skriba lingvo prosperis dank’ al la nova poŝto, kaj la parola lingvo antaŭeniris dank’ al la faciliĝo de transportado de homoj: sen tiuj faciligoj, estas apenaŭ kredeble, ke la lingvo tiel rapide kaj efike stabiliĝus strukture kaj vastiĝus leksike kaj alimaniere.
Preta, sed ankoraŭ ne disvastiĝinta
Sed la fakto, ke tiu neŭtrala lingvo, kiu rolis kiel ponto inter la homoj de diversaj lingvaj originoj, maturiĝis tiel rapide kiel lingvo neniel signifis, ke ĝi ankaŭ maturiĝu kiel movado. Aŭ, pli precize, la fakto, ke ĝi plene realigis la revon de sia kreinto kiel instrumento de komunikado, ne aŭtomate kaŭzis ĝian disvastiĝon.Ĝi montriĝis lingve plene fleksebla kaj funkcikapabla; kaj ĝi starigis novan egalecon inter la parolantoj de malsamaj denaskaj lingvoj, tiel ke, uzante Esperanton, unu partio ne dominis la alian, nek submetiĝis al la lingva prefero de la alia.Unuflanke, la lingvo jam staris preta por vasta internacia aplikiĝo; aliflanke, la nombro de uzantoj restis relative malalta.Kvankam la movado por Esperanto tuŝis plurajn gravajn intelektajn fluojn de la dudeka jarcento (de strukturismo ĝis la movado por alfabetigi la ĉinan lingvon), ĝi ne sukcesis havigi al si multan internacian influon.Pedagogoj donis al ĝi malmultan atenton, registaroj ne interesiĝis pri ĝia disvastigo, doktaj akademianoj ne proponis ĝian tujan aplikon: la fakto, ke ĝi estis bazita sur principoj de lingva egaleco, malmulton diris por ekzemple persvadi la registarojn ĝin utiligi.Kiam oni proponis ĝian uzon en la Ligo de Nacioj, venis tre favora raporto de la japana Ĝenerala Vicsekretario Nitobe Inazo, sed la ŝtatoj-membroj, ĉefe sub influo de Francio, ne donis al ĝi sufiĉan apogon, kaj la franca kaj angla restis la oficialaj laborlingvoj de la Ligo.Verdire, la diplomatoj en Ĝenevo plejparte kapablis paroli unu el tiuj du lingvoj: ili ja estis elektitaj de siaj registaroj sur tiu bazo.Kvankam evidente tiuj lingvoj avantaĝis siajn denaskajn parolantojn, tiu malegaleco estis malpli peza ol la supozata peza tasko lerni tute novan lingvon, nome Esperanton, nur por havi egalecon.
Se temis pri la francoj, ili sen granda entuziasmo submetiĝis eĉ al utiligo de la angla lingvo en Ĝenevo.Ĝis antaŭ la packonferenco en Versajlo en 1919, la franca estis vaste rekonata kiel la lingvo de la diplomatio: ĝi estis normale uzata en la rilatoj inter ŝtatoj.Jam ĝis la komenco de la jarcento, ĝi perdadis iom post iom sian influon sur aliaj terenoj, precipe la komerco, kie la angla lingvo daŭre vastigis sian uzon, parte pro la elstara forteco de la brita ekonomio kaj parte pro la kreskanta potenco de Usono.En Versajlo, du ĉefaj rolantoj ne parolis la francan – la brito Lloyd George, kiu troige emfazis sian originon kiel homo de la popolo sen aparte bona eduko, kaj la usonano Woodrow Wilson, kiu ŝajne malmulte lernis la francan en la lernejo.Pro ilia insisto, ankaŭ la angla estis uzata, apud la franca – kaj tiu nova gajno de la angla transportiĝis al la lingva reĝimo de la Ligo de Nacioj, kie oni decidis uzi t.n. sinsekvan interpretadon ambaŭdirekte inter la angla kaj la franca.La francoj evidente supozis sian lingvon sufiĉe forta por rezisti pliajn forfrotojn de ĝia pozicio, sed ilia rifuzo kompromisi, ekzemple per almenaŭ konsidero de la meritoj de Esperanto, esence lasis la anglan libera plivastigi sian influon.
Kiam post la Dua Mondmilito la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj fondiĝis, ekzistis denove, laŭ ies opinioj, reala ebleco, ke UN elektu neŭtralan lingvon, sed la teknologia progreso diktis alimaniere: la elkreo de nova sistemo de samtempa interpretado, per interpretistaj kabanoj, drataj kontaktoj, kaj kapaŭdiloj, ebligis akcepton eĉ de kvin-ses diversaj lingvoj, tiel ke la lingvoj de la venkintoj en la Mondmilito – la angla, ĉina, franca, rusa, kaj ankaŭ la hispana – fariĝis egalrajtaj en la Ĝenerala Asembleo.Denove temas pri teknologia eltrovo, kiu samtempe faciligis diversiĝon kaj fortigis la plej fortajn.Parte pro tio, ke la grandaj potencoj estis kontentigitaj de la nova reĝimo, jam en la unuaj jaroj de UN la Universala Esperanto-Asocio, malgraŭ siaj klopodoj, ne sukcesis kapti la atenton de tiu organizaĵo per sia pli malmultekosta kaj pli efika lingva rimedo.UN je frua stadio transdonis la demandon pri Esperanto al la nove fondita organo pri edukado, scienco kaj kulturo, Unesko, tiel liberigante sin de problemo, kiun ĝi preferis ne trakti.
En 1954, antaŭ precize kvindek jaroj, Unesko rezoluciis favore al Esperanto – kiel lerninda objekto kaj kiel movado apoga al la celoj kaj idealoj de Unesko mem, sed nepre ne kiel lingvo uzinda kiel komunikilo en internaciaj organizaĵoj: pri tiu alta celo la esperantistoj eĉ ne pledis kaj Unesko restis silenta.La rezolucio de Unesko en la Ĝenerala Konferenco en Montevideo en 1954 malfermis vojon al formalaj kontaktoj inter UEA unuflanke kaj Unesko kaj poste Unuiĝintaj Nacioj aliflanke, sed neniel temis pri konkreta decido utiligi Esperanton en la laboro.1 Regis ĉe ambaŭ organizaĵoj hegemonio de la grandaj lingvoj – sed hegemonio akceptebla, eĉ se ne tre konvena, al la denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj.La esperantistoj, malgraŭ siaj insistaj klopodoj, ne sukcesis konvinki la gvidantojn de tiuj organizaĵoj eĉ elprovi la lingvon, malgraŭ tio, ke ĝi esence pretis por elprovo, ke longperspektive ĝi estus nepre malpli kosta (kaj verŝajne pli efika) ol la solvo per ses diversaj lingvoj,2 inter kiuj necesis interpreti kaj traduki, kaj ankaŭ, ke utiligo de unusola, sed neŭtrala lingvo draste faciligus la interhomajn rilatojn.
La problemo kuŝas en tio, ke lingva egaleco ŝajnas al multaj homoj logika kontraŭdiro.Lingvoj, laŭ tiuj homoj, estas armiloj en konkurenco inter la nacioj: pro tio, ke ili estas ligitaj al difinitaj geografiaj regionoj, difinitaj ŝtatoj, kaj parolataj de difinitaj homoj en difinitaj medioj, ili estas esprimiĝoj de tiuj homoj, neniel kapablaj (laŭ tiuj skeptikuloj) krei egalecon inter homoj -- kiuj ja esprimas sin diversmaniere....Kaj se oni difinas la fenomenon lingvo laŭ difinoj geografiaj kaj politikaj, tiam lingvo sen geografia bazo, sen politika identiĝo, estas simple neebla.Sekve, Esperanto ne ekzistas.Kaj sekve (por eldiri la absurdan version de tia argumento) la esperantistoj eltrovis manieron lingve komunikiĝi sen uzi lingvon!
Ekstrema lingva diverseco kiel malhelpo al egaleca solvo
La decido de Francio en la 1920aj jaroj apogi la propran lingvon kaj malhelpi ĉiun ajn diskuton pri Esperanto, kvankam ĝi estis esprimita surbaze de kulturaj argumentoj (ke Esperanto, farita arte anstataŭ “nature” – kion ajn tio signifu – ne estas “vera” lingvo), estis pure politika.Se oni deiras de la premiso, ke la solaj veraj lingvoj en la mondo estas tiuj ligitaj al ŝtatoj, oni neeviteble malfermas sin al situacio, en kiu la diversaj naciaj lingvoj interkubutumas por amasigi al si influon.La ekonomie plej forta (ne la kulture plej forta: la francoj ĉiam misgvidis sin mem pri tiu punkto) havas pli grandan ŝancon de sukceso – kaj ju pli dividita la opozicio al tiu hegemonio, despli facile ĝi antaŭeniras.
Tio estis precize la situacio de la angla lingvo, kiu malrapide sed insiste gajnis kontraŭ la franca.Kvankam post la Dua Mondmilito la franca imperio ankoraŭ restis, kaj kvankam Francio venkis kontraŭ la germanoj, ĝia ekonomio apenaŭ povis konkurenci kun tiuj de Usono kaj eĉ, en la frua periodo, Britio.Post la Unua Mondmilito, la francoj devis akcepti utiligon de la angla; post la Dua ili devis akcepti la utiligon en la Ĝenerala Asembleo eĉ de kvar kaj poste kvin aliaj lingvoj.La franca tenis sian pozicion en la sekretariato de UN, kie ĝi estas unu el du laborlingvoj, sed ankaŭ tie oni vidas daŭran falon de ĝia influo kaj kreskon de la influo de la angla, interalie pro la granda nombro de novaj kaj malnovaj ŝtatoj-membroj, kiuj uzas la anglan kiel oficialan registaran lingvon.En la jaro 2000, nur kvar lingvoj estis uzataj de pli ol 10 membroj: la angla, la franca, la araba kaj la hispana.El tiuj, 74 uzis la anglan, pli ol por ĉiuj tri aliaj lingvoj kune – nome 25 la francan, 19 la araban, kaj 18 la hispanan.3 La nombro de dokumentoj ĉe UN kaj Unesko (kaj en la Eŭropa Unio) verkitaj originale en la angla (kontraste al aliaj lingvoj) daŭre kreskas.
Dum restis du ĉefaj lingvoj en la internaciaj rilatoj – la franca kaj la angla, almenaŭ la du rivaloj estis klare markitaj.Kiam post la Dua Mondmilito venis kvar aliaj lingvoj al pozicio de relativa potenco en UN, la disdivido de la lingva reĝimo lasis la anglan pli libera fortigi sian pozicion: ju pli dividita la cetero, despli forta la plej forta lingvo, kaj despli libera antaŭenigi sian influon.La pli malfortaj “grandaj” lingvoj – la franca, la rusa, la ĉina, la hispana, la araba – tiel diligente laboris por konservi sian propran pozicion kontraŭ la ankoraŭ malpli fortaj, ne rekonitaj lingvoj, ke ili forgesis komune bridi la plej fortan.Tiel, dum la aliaj konkurencis inter si, la angla daŭrigis sian kreskon, ĉefe en la neformalaj interagoj kie ne regis la formalaj reguloj.
Tiu disvastiĝo de la angla estas rekonebla sur ĉiuj aliaj terenoj.Kvankam la ĉina estas la monda lingvo plej uzata kiel gepatra lingvo (ĉirkaŭ 1,2 miliardoj – sed kun granda diverseco de uzo4 ), kaj kvankam nur unu triono de tiu nombro parolas la anglan kiel gepatran, ekzistas granda nombro de uzantoj de la angla kiel unu el la lingvoj en ilia repertuaro (do, kun relative flueco), kaj eĉ pli granda nombro (eble ĝis miliardo) de homoj, kiuj uzas aŭ lernas ĝin kiel fremdan lingvon.Eĉ se oni akceptas la fakton (jam bone konatan al esperantistoj), ke tiaj statistikoj estas profunde nefidindaj, oni ne povas eskapi la realon, ke la angla lingvo kaptis dominan pozicion en la internacia lingva uzado.La franca ankoraŭ havas grandan nombron de homoj, kiuj uzas ĝin kiel duan lingvon (en tiu senco ĝi similas la anglan, kaj iagrade la rusan), sed tiu nombro, ekzemple en Afriko, estas malgranda kompare al la angla.5
Nun venis plia elemento: la Tuttera Teksaĵo, aŭ TTT.Ĝi nepre rapidigas la internacian uzon de la angla, kaj la procezoj de internaciiĝo, de tutmondiĝo, emas esprimiĝi per la angla.Hodiaŭ, ŝajne plimulto de la regulaj uzantoj de la angla lingvo ne estas denaskaj parolantoj: ili uzas ĝin por ĉiuj celoj, eĉ por organizi sin kontraŭ la t.n. usona hegemonio kaj kontraŭ la imperiismo.
Dume, la denaskaj parolantoj de la angla lingvo tenas kaj fortigas sian influon.Lastatempe Universala Esperanto-Asocio protestis kontraŭ tio, ke granda nombro de postenoj ene de la Eŭropa Unio postulas “denaskan scion de la angla,” tiel diskriminaciante kontraŭ la nedenaskaj parolantoj.Tiuj denaskaj parolantoj de la angla ĝuas grandegan avantaĝon en internacia negocado, en debatado, en kontaktoj kun la gazetaro, kaj ĝenerale en la influado de monda publika opinio.Jes, oni povas ellerni tiun komplikan anglan lingvon, eĉ preskaŭ egaligi sian scion al tiu de denaska parolanto – sed tio postulas grandan investon de tempo kaj aliaj rimedoj.Ke tutaj nacioj klopodas atingi tiun nivelon de egaleco, kaj elspezas grandan parton de sia nacia produktado tiucele, estas ne nur nejuste, sed ankaŭ grandparte utopie – nenie pli evidente ol en Ĉinio.Kaj ĉu, se iam en la estonteco oni povus atingi tiun rezulton, kio okazus al la propra kulturo, al la propraj valoroj?Ĉu ankaŭ ili forvaporiĝus pro senutilo?La angla lingvo ja estas pli ol simple lingvo (ĉiuj lingvoj estas ja pli ol lingvoj...): ĝi estas perilo de kulturaj valoroj, softvaro tiel monopola kiel Vindozo.6 En la nuna historia momento, havas sencon lerni tiun lingvon, sed ne ekskluzive de aliaj manieroj partopreni la tutmondan vivon.
La malavantaĝoj de disdivido
Se oni ĵetas rigardon al la nacia investo pri lingvolernado – la kvanto de rimedoj elspezata en la eduka sistemo por klerigi lernantojn pri fremdaj lingvoj, la rimedoj uzataj similcele de la komercaj k.a. entreprenoj, la kosto de tradukado de libroj kaj aliaj dokumentoj en la propran lingvon, la kosto ligita al komunikproblemoj pro lingva diverseco, oni vidas, ke la plej grandaj procentaj kostoj kuŝas ĉe tiuj, kiuj ne uzas unu el la grandaj mondaj lingvoj; en la mezo sidas la ŝtatoj, kiuj uzas unu el la ĉefaj lingvoj (sed ne la anglan); tute ĉe la subo, kun plej malgranda investo je lernado de fremdaj lingvoj, sidas la angleparolantaj landoj – Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio, Novzelando.
La avantaĝoj ĝuataj de tiuj landoj ne estas nur tio, ke ili ne devu elspezi tiom da mono ja lernado de fremdaj lingvoj: pro tio, ke ilia lingvo estas vaste uzata, ili ĝuas avantaĝojn multflankajn.Eksterlandaj studentoj are amasiĝas en iliaj universitatoj, portante kun si monon kaj intelektan kapablon; turistoj venas al iliaj urboj; ili havas fortan eldonan industrion; ili eksportas kulturajn produktojn diversajn, kaj iliaj kulturaj normoj pli kaj pli dominas la internacian medion.Sed jen la dilemo: ju pli la cetero de la mondo adaptiĝas al tiuj normoj, kaj do klopodas dividi kun la angleparolantaj landoj iliajn avantaĝojn, despli neniige ili perdas la propran identecon.
En sia lastatempa libro pri la lingva situacio en Eŭropa Unio7 , la lingvisto Robert Phillipson atentigas, ke la nekapablo de la diversaj ŝtatoj-membroj starigi funkcikapablan lingvopolitikon malfermas EU al la intertempa dominado de la plej forta lingvo, nome la angla, kune kun ĝiaj kulturaj produktoj.Kiel ni jam rimarkis, ju pli diversa la oficiala lingvaro despli libere la ĉefa lingvo povas etendi sian influon.Manko de politiko, kiel prave asertas Phillipson, estas en si mem politiko.En tiu senpolitika politiko la plej forta lingvo, nome la angla, gajnas influon je la kosto de ĉiuj aliaj lingvoj, dividitaj kaj konkurencaj inter si kaj pro tio senpovaj.
Ĝuste tiun situacion oni vidis kiam en 1996 Sudafriko starigis sian novan lingvopolitikon.Sub la rasapartiga reĝimo, du lingvoj, la afrikansa kaj la angla, estis la solaj oficialaj registaraj lingvoj.Sed la Konstitucio de 1996 rekonis 11 lingvojn kiel oficialajn lingvojn: la du “blankulajn lingvojn” plus naŭ afrikajn lingvojn.Laŭ la popolnombrado de 1991, 21,9% parolas denaske la zuluan, 17% la ksosan, 15% la afrikansan, 9,6% la nord-sotan, kaj 9% la anglan.Sed la simpla deklaro, ke ĉiuj 11 lingvoj estas egalaj, ne igas ilin tiaj: la angla kaj afrikansa restis la plej prestiĝaj lingvoj, kaj precipe la angla fariĝis ŝlosila lingvo por la edukado, por ekonomia prospero, kaj por internaciaj kontaktoj.Tiu, kiu volas prosperi en Sudafriko, lernas kaj uzas la anglan.La sudafrika registaro, eĉ se ĝi volus ŝanĝi tiun situacion, vere ne havas la rimedojn por egaligi ĉiujn 11 lingvojn ne nur teorie sed ankaŭ laŭfakte.Per multigo de la nombro de oficialaj lingvoj, ĝi malfermis la vojon al fortiĝo de la angla – manke de aliaj solvoj.8
Manke de aliaj solvoj, en EU la influo de la angla kreskas kaj tiu de la aliaj lingvoj, interalie la franca, falas.Tiu situacio verŝajne impete antaŭeniros per la lastatempa aldono de novaj ŝtatoj-membroj, kiuj jam aliĝis por sia internacia agado (ili plejparte uzas lingvojn sen granda internacia influo) al la angla lingvo.Tiel, same kiel en Sudafriko, cedante al teoria multlingvismo (kaj mildigante tiel la opozicion), la gvidantoj malfermas la vojon al la angla.
La granda franca predikisto Lacordaire (1802-1861) iam diris, ke “Inter la fortaj kaj la malfortaj, estas libereco la subpremanto.”En plene libera ludejo, la forta teamo verkas la regularon se entute reguloj ekzistas.Pro tio, difinitaj okcidentaj ŝtatoj en forta ekonomia pozicio argumentas favore al komplete libera fluo de informoj, komplete malfermaj kaj liberaj merkatoj, ktp.Kompare al la alternativoj (senbridaj diktaturo, cenzurado), tiuj argumentoj havas siajn meritojn, sed sen nuancoj ili kondukas al plifortiĝo de la fortaj kaj malfortiĝo de la malfortaj.Necesas ne nur malfermiteco sed ankaŭ ekvilibrigaj reguloj por protekti kaj ŝirmi la malfortajn ludantojn kontraŭ la inundo de la fortaj.Malfacilas trovi la ĝustan ekvilibron inter protektismo kaj ia liberecismo, sed sen tiuj ŝirmoj, la sistemo ne funkcias.Ni riskas similan situacion en la libera merkato de lingvoj.
La monda lingva sistemo kaj la rolo de Esperanto
La nederlanda sociologo Abram de Swaan persvade argumentas, ke tia tutmonda lingva merkato ja ekzistas.9 Laŭ lia koncepto, ekzistas tutmonda sistemo de lingvoj, en kiu okazas konstanta konkurenco por influo: unu lingvo gajnas, alia perdas; unu lingvo etendas sian influon, alia lingvo retiriĝas kaj perdas potencon.La sistemo estas hierarkia kaj interaganta, kun amaso da malfortaj lingvoj, kiuj orbitas ĉirkaŭ fortaj regionaj lingvoj, kiuj siavice orbitas ĉirkaŭ la grandaj mondaj lingvoj (ĉefe la angla).Tiu procedo de konkurenco ekzistas jam de la komenco de la homa socio – sed la fakto, ke ĝi ĉiam ekzistas, ne estas en si mem kialo por lasi ĝin libere antaŭeniri.Necesas klara internacia lingva politiko, en kiu la uzantoj de la grandaj internaciaj lingvoj – tiuj de UN ekzemple, escepte de la angla – unueciĝu kontraŭ la kreskanta influo de la angla, ne en spirito de detruo, sed por kontraŭpezi tiun influon per komunaj elpaŝoj.
Unue, kompreneble, necesas akcepti la principon, ke lingva diverseco estas en si mem bona afero.Ekstrema diverseco ja havas siajn limigojn en moderna mondo kie la homoj konstante interagadas, konstante interkomunikiĝas, sed la supozo, ke la sola alternativo estas uzado de la angla lingvo por internacia komunikado kaj la propra lingvo en aliaj cirkonstancoj (eventuale kun regiona lingvo kiel tria perilo), estas erara.
Pro tio, ke ĝi estis konstruita por roli kiel internacia interlingvo, Esperanto ne similas aliajn lingvojn.Malantaŭ ĝi sidas relative malforta movado, sed principe ĝi estas neŭtrala, sen ligo al la grandaj potencoblokoj.Eĉ por neeŭropanoj ĝi estas nepre pli facile lernebla ol la aliaj eŭropaj lingvoj, interalie la angla.Se ĝi estus ĝenerale uzata eĉ en relative limigitaj medioj, ĝi ŝparigus al la registaroj grandan investon je fremdlingva lernado.Pli grave, simila investo je Esperanto kiel nun ekzistas je la angla, kondukus al multe pli profunda kono de la koncerna lingvo kaj sekve pli riĉa kaj profunda interrilato kun aliaj lernintoj de la lingvo en aliaj landoj.Mi ne sugestas, ke landoj kiel Ĉinio ĉesu instrui la anglan lingvon kaj tuj ekinstruu ekskluzive Esperanton – sed ke internacia interkonsento uzi Esperanton en internaciaj organizaĵoj, ekzemple, povus revoluciigi la potencoekvilibron en tiuj organizaĵoj, aŭ ke decido instrui la lingvon en la lernejoj de kvin-ses ŝtatoj povus konduki al nivelo de interkompreniĝo inter tiuj ŝtatoj, kiu kondukus al nova kultura kaj ekonomia potenco.
Lastatempe, en cirkonstancoj rememorigaj pri la decidoj en la Ligo de Nacioj, la EU rifuzis eĉ konsideri la potencialon de Esperanto kiel alternativon al la nuna oficiala lingva kaoso en la organoj de EU.Ŝajne pro sia konvinko, ke nur la angla taŭgas, aŭ ke nur la nuna influo de la franca aŭ la germana aŭ la itala devus nepre esti protektata, la funkciuloj rifuzis fari tiun sciencan studon pri kostoj kaj avantaĝoj, kiun ĉiu serioza aliro al lingvoplanado devus fari.10 La tekniko por tiaj studoj estas tute bona konata, interalie pro apliko de tiuj principoj en la formado de lingvopolitiko en landoj kiel ekzemple Kanado.Sed ŝajne nur tre kuraĝa registaro pretus elpaŝi ekster la nunajn normojn por provi profunde reformi la nunan internacian lingvan reĝimon.
Eble ĝuste Ĉinio estas tiu lando.Posedanto de la plej denaske uzata lingvo de la mondo, sed lingvo kies potencialo kiel tutmonda lingvo estas tre limigita kaj tre neprobabla, posedanto ankaŭ de unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj de la mondo, sed kiu agadas en internacia medio esence formita de la landoj de Eŭropo kaj Nordameriko, Ĉinio estas la ĝusta lando por labori por nova internacia lingva egaleco, kiu helpus ebenigi la konkurencon inter la landoj kaj eble eĉ krei novan nivelon de internacia kunlaborado.Ĝi jam tra multaj jaroj simpatie rilatis al Esperanto, per sia subteno de radio-programoj en la lingvo, sia eldonado de grandaj ĉinaj verkoj en Esperanto, sia disvastigo de Esperanto per Ĉina Esperanto-Ligo kaj alimaniere.Kiel lando ne identigita kun la eŭropa tradicio, sed klopodanta trovi alternativan vojon, ĝi nature trovas en Esperanto ideon kun similaj celoj.En lastatempa artikolo en bangladeŝa ĵurnalo, s-ro A.F.G. Mohiuddin etikedis Esperanton kiel lingvon “por signifohava tutmondiĝo.”11 Tian “signifohavan tutmondiĝon” celas la novaj-malnovaj landoj de suda kaj orienta Azio, landoj de antikvaj civilizoj, kiuj nun ligas tiujn civilizojn kun la moderna mondo.
La kongresa temo de la nuna kongreso estas “lingva egaleco en internaciaj rilatoj.”Mi esperas, ke ni esploros tiun temon kaj teorie kaj praktike, respondante la demandojn, “Kio estas lingva egaleco?” kaj “Kiel praktike ni starigu tiun egalecon internacie?”Mi ne povas imagi pli taŭgan landon kie trakti tiun temon ol Ĉinio.
La temo havas diversajn aspektojn.Unue, oni povas demandi sin, kio estas internaciaj rilatoj – en kio konsistas la dezirinda internacia vivo?La diversaj landoj konsistigas faskojn de kulturaj normoj, kiuj interagas inter si, kaj siavice interagas kun aliaj tiaj faskoj tra la mondo.Iam, la internacia vivo estis grandparte limigita al la intertrakto de ŝtatoj, aŭ al agado strikte kontrolata de ŝtatoj, sed hodiaŭ ĝi fariĝis bunta kaj diversflanka.La naciaj normoj ne plu aplikiĝas tiel abunde kiel antaŭe, kaj la internaciaj kulturaj ligoj estas pli diversaj.
Ĉu eblus krei egalecon en tiuj komplikaj interagoj inter la homoj?En kio konsistas tiu egaleco, kaj en kiu senco la nuna internacia agado estas efektive malegaleca?Ĉu temas simple pri lingva malegaleco?Se jes, ĉu Esperanto, kreita por egaligi la internaciajn rilatojn, povus forigi tiun malegalecon?Ĉu ĝiaj pretendoj kiel instrumento de egaleco estas pravaj?Kaj se ne temas nur pri lingvaj malegalecoj, kiun rolon povas ludi Esperanto aŭ aliaj alternativaj solvoj en la konstruado de pli egaleca mondo?
Fine, kaj ne malplej grave, kiel deiri de la nuna hegemonia situacio por aliri malpli hegemonian?Kiel konvinki tiujn, kiuj nun regas la internaciajn rilatojn, sekvi alian vojon?Persone, mi estas konvinkita, ke la sola maniero estas forĝi aliancon inter tiuj, kies lingvoj estas diskriminaciataj – eĉ se ili havas oficialan statuson en internaciaj medioj – por insisti pri nova, revolucie simpla solvo, nome la Internacia Lingvo Esperanto.Sed ne sufiĉas nur glori pri la avantaĝoj de Esperanto: necesas realisme fronti la nunan situacion kaj science, intence ŝanĝi ĝin.Dum epokoj la esperantistoj prave gloris pri sia lingvo: nun venis la tempo ekagi el la modesta politika bazo je ilia dispono, per realisma persvadado pri la preteco de Esperanto ludi novan internacian rolon.
[malneto de 8 junio 2004]
1. Pri la signifo de la rekono de Esperanto flanke de Unesko, vidu mian analizon: Humphrey Tonkin, “De Montevideo al Sofio: Esperanto antaŭ Unesko kaj Unesko antaŭ Esperanto” en Lee Chong-Yeong, red.,Esperanto en la 21-a jarcento. (Seoul: Korea Esperanto-Asocio, 2001): 277-301.
2. La araba estis aldonita kiel lingvo de la Ĝenerala Asembleo en 1973.
3. Tove Skutnabb-Kangas, Linguistic Genocide in Education – Or Worldwide Diversity and Human Rights?Mahwah, NJ: Erlbaum, 2000: 300. En kelkaj kazoj (ekzemple Kanado), pli ol unu el tiuj lingvoj estas uzata de difinita registaro.
4. Vere temas ĉi tie ne pri denaskaj parolantoj de la “ĉina” sed pri denaskaj parolantoj de pluraj lingvaj variantoj, kiuj, kiam ili lernas legi, kapablas legi la saman ĉinan skribon.
5. William F. Mackey, en sia eseo “Forecasting the fate of languages” (en Jacques Maurais k Michael A. Morris, red. Languages in a Globalising World, Cambridge: Cambridge University Press, 2003: 64-66), insistas pri tio, ke la nombro de afrikaj parolantoj de la franca kreskas pro simpla demografia kresko kaj pro pliboniĝo de edukaj servoj, sed lia optimismo estas miaopinie tro granda.
6. Pri la subtila rilato inter lingvo kaj potenco vidu Pierre Bourdieu, Ce que parler veut dire (Paris: Fayard, 1982), tradukita kiel Language and Symbolic Power (Cambridge, MA: Harvard University Press, 1991).
7. Robert Phillipson, Ĉu nur-angla Eŭropo?Defio al lingva politiko (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2004).
8. Vidu ekzemple Jan Bernsten, “English in South Africa: Expansion and nativization in concert,” Language Problems and Language Planning, 25 (2001): 219-235, kaj la artikolojn en baldaŭ aperonta speciala numero de tiu sama periodaĵo (jarkolekto 28 [2004], numero 2) sub redakto de Nkonko Kamwangamalu kaj Timothy Reagan.
9. Abram de Swaan, Words of the World (Cambridge: Polity, 2001).
10. Vidu ekzemple Mark Fettes, “Interlingualism: A world-centric approach to language policy and planning” en Humphrey Tonkin kaj Timothy Reagan, red., Language in the 21st Century (Amsterdam: Benjamins, 2003): 47-58.
11. A.F.G. Mohiuddin, “Towards a just world: Esperanto for meaningful globalisation,” The Independent (Bangladesh), 10 julio 2003.
Sovetia lernolibro trompis la cenzuron
En Sovetio la regantoj suspektis ĉiujn kontaktojn de ordinaraj homoj kun eksterlando. Evidente ankaŭ studado de Esperanto estis suspektinda, kaj ne facilis aperigi lernilojn de tia maltaŭga lingvo. Tamen precize antaŭ 30 jaroj Boris Kolker sukcesis ruze ĉirkaŭiri la oficialan cenzuron, nomante sian novan lernolibron "ekzercaro". Ekzercaroj ne bezonis oficialan aprobon, sed tamen iu poste denuncis la aferon.
Nuntempe akademiano Boris Kolker estas precipe konata pro sia elstara progresiga legolibro Vojaĝo en Esperanto-lando. Tamen en la landoj de la eksa Sovetio oni daŭre uzas la ruslingvan lernolibron de Boris Kolker, kies unua libroforma eldono aperis duonpirate ĝuste antaŭ 30 jaroj. Per tiu libro lernis la lingvon generacioj de esperantistoj en (eks)Sovetio, kaj ĝi restas ĝis nun la ĉefa lernolibro por ruslingvanoj. Ni petis Boris Kolker rakonti pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la libro.
Libera Folio: Kio okazis antaŭ tridek jaroj?
Boris Kolker: La nula versio de tiu baza Esperanto-kurso aperis en la junulara ĵurnalo en la urbo Ufa (Baŝkirio, Rusio, Sovet-Unio) en aŭgusto de la jaro 1973. Tio estis senprecedenca evento, pri kies interesaj detaloj mi nun ne parolu. La 1-an de oktobro 1974 oni telefonis al mi el presejo kaj diris, ke la mendita lernolibro estas presita, broŝurita kaj pakita. Mi petis kolegon, kiu posedis aŭton, veturi kun mi kaj alporti du mil ekzemplerojn en mian hejmon. Tiel realiĝis mia kvazaŭ nerealigebla revo. Kiujn ĉefajn malfacilaĵojn vi spertis? Ĉu temas pri la cenzuro, pro kiu suferis ankoraŭ Ludoviko Zamenhof?
La cenzuro en la cara Rusio estis ege liberala kompare kun la rigora cenzuro en Sovet-Unio. La sovetia ŝtato pleje timis la Vorton. Kaj por kontroli fluon de informoj, ĝi kreis potencajn instancojn kun senlimaj ebloj: Glavlit (oficiala cenzuro de presaĵoj) kaj KGB (nevidebla kontrolo de la tuta socio kaj ĉiu individuo). Pri suspektatoj kaj kaptitoj okupiĝis jura sistemo, kiu agis ne tiom laŭ leĝoj, kiom laŭ ordonoj de partiaj instancoj. En kiaj cenzuraj kondiĉoj agis sovetiaj esperantistoj, montras alitema historio, republikigita en la ĉi-jara numero de Sennacieca revuo.
Unue, mi havigis al mi por atenta tralego la sekretan dokumenton de Glavlit. Kun kontento mi malkovris tie liston de kategorioj de presaĵoj, kiuj ne bezonis cenzuradon – ekzemple, invitiloj al edziĝfestoj, kaj kelkaj aliaj. Do mi donis al mia lernolibro la titolon La internacia lingvo Esperanto. Metodikaj instrukcioj kaj kontrolaj taskoj por kursoj. Tiu stranga titolo kaj stranga antaŭparolo estis destinitaj nur por unu persono: la cenzuristo, kiu iam interesiĝos pri la libro. Tio savis min kelkfoje en estonteco de grandaj malagrablaĵoj – akuzo pri subtera (= kontraŭleĝa) eldono de libroj.
Prespapero en Sovet-Unio estis granda problemo. Kiel vi solvis ĝin?
La organizaĵoj aĉetadis prespaperon laŭ distribuaj listoj de Konsilioj de ministroj kaj similaj instancoj en regionoj. Post kiam mi fintajpis la lernolibron, mi estis obsedita pri serĉo de prespapero. Mi rimarkadis prespaperajn rulojn ĉie – jen sub ŝtuparo de vizitita organizaĵo, jen en preterveturanta kamiono...
Foje dum flugado en Moskvon min apudis viro, kiu ne ŝajnis al mi speciale interesa. En Moskvo estis malbona vetero, kaj ni reflugis al Uljanovsk kaj atendis tie. Dum interparolo mi eksciis, ke mia najbaro laboras en Departamento de provizado. Interesege! - Kiu posteno? - Vicestro. – Kiu el viaj vicestroj okupiĝas pri papero? – Mi. Hm, nekredeble! Ni najbaros sufiĉe longan tempon. Do mi komencas rakonti al li pri Esperanto.
Finfine, mi diras pri papero, bezonata por la lernolibro. Li promesas pensi pri tio. En difinita tago mi venis al li kun petletero de distrikta komitato de komsomolo (junulara organizaĵo), kun kiu nia Esperanto-klubo bone kunlaboris. Kaj li subskribis permeson pri 200 kilogramoj da (sufiĉe malaltkvalita) prespapero.
Ĉu la lernolibro estis presita nur unufoje, en 2000 ekzempleroj? Tio estus malmulte por tia enorma lando kia estis Sovetio...
Jen jaroj de eldono de diversaj versioj de la lernolibro en Ufa: 1974, 1976, 1978, 1979, 1980. Ĉiu eldono estis presita en Ufa du-trifoje. Krome, ĉiu eldono estis presita en multaj urboj de la vastega Sovet-Unio. En Kujbiŝev (nun Samara) ĝi aperis kiel lernilo por studentoj de la loka pedagogia instituto. En Tallinn aperis versio en la estona lingvo (kunaŭtoro Jan Ojalo), rekomendita de la Ministerio de edukado de Estonio por fakultativa instruado en lernejoj.
Kiom da ekzempleroj de ĉiuj eldonoj kaj multobligoj do aperis?
Mi ne scias, sed supozas, ke ne malpli ol 50 mil. Dank’al kelkaj amasaj korespondaj kursoj, kiuj funkciis en Sovet-Unio, la lernolibro disvastiĝis eĉ en la plej forajn urbojn kaj vilaĝojn de la landego.
Do la lernolibro havis feliĉan sorton, ĉu ne?
Ne tute. En januaro 1982 mi estis tajpanta hejme novan version de la lernolibro, kiam aŭdiĝis telefonvoko. Ba! La estro de la regiona Glavlit (cenzurejo) invitis min por konversacio. Li rekte diris dum la konversacio, ke la tutŝata Glavlit de USSR ricevis denuncon pri subtera eldono de la Esperanto-lernolibro en Ufa kaj komisiis al la estro de Glavlit de Baŝkirio enketi pri la afero kaj raporti pri la faritaj agoj.
Mi prezentis argumentojn pri mia praveco. Kvankam ili ne estis akceptitaj plene, mi eskapis malagrablaĵojn per skriba promeso ne plu presi la lernolibron. Nu, ne gravas! La lernolibro estis plu presata dum dudeko da jaroj en aliaj urboj.
Kiu faris tiun denuncon?
Mi ne dubis, ke la denuncon al Glavlit de USSR faris SSOD (Unio de sovetiaj societoj de amikeco kun eksterlando), al kiu CK KPSU (Centra Komitato de Komunista Partio de Sovet-Unio) komisiis protekti (fakte – kontroli) la Esperanto-movadon en Sovet-Unio. Tiun riproĉon mi eldiris al la estro de la Fako de sovetia kulturo de SSOD Rafael Rubenoviĉ Saakov – kontrolanto de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Li respondis al mi: “Mi donas al vi mian honestan partian ĵuron, ke nek mi, nek iu alia en SSOD faris tiun denuncon”. Tiun “honestan partian ĵuron” mi ne emas kredi.
Ĉu per tiu promeso ne plu presi la libron do finiĝis ĝia historio?
Tute ne. Aperis nova, (dume) lasta libroforma versio sub la titolo Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso en la plej prestiĝa ŝtata eldonejo “Nauka” (Moskvo, 1992): ekzistas ankaŭ prilaborita reta versio, kiun elŝutis miloj de personoj, la lernolibro estas uzata en amasa reta kurso - tio estas tri aparte priparolindaj historioj.
El "Libera Folio"
50 jaroj da oficiala agnosko - kaj kio sekvis?
Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Post ankoraŭ 23 jaroj, ĝenerala direktoro de Unesko efektive unufoje vizitis Universalan Kongreson de Esperanto, sed la eksperimento ne ripetiĝis.
La 10-an de decembro 2004 esperantistoj povas festi la 50-an datrevenon de la rezolucio de Montevideo. Tiu rezolucio de la ĝenerala konferenco de Unesko, okazinta en la ĉefurbo de Urugvajo en 1954, estis la plej grava ĝisnuna oficiala agnosko de Esperanto.
La rezolucio ne devigas Uneskon (la edukan, sciencan kaj kulturan organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj) nek la membrojn-ŝtatojn al io ajn, sed tamen ne estis facile por la tiamaj reprezentantoj de UEA trabati ĝin.
Jam dum jaroj antaŭ la aprobo de la rezolucio la monda esperantistaro okupiĝis pri kolekto de subskriboj favore al Esperanto. Finfine la peticion adresitan al Unuiĝintaj Nacioj subskribis preskaŭ 900.000 privatuloj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj.
La peticio estis transdonita al Unuiĝintaj Nacioj en 1950, kaj iom post iom ĝenaj paperoj aperis sur la tablo de Unesko. Tamen la atmosfero tute ne estis favora al Esperanto, kaj antaŭ la komenco de la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo Ivo Lapenna, la observanto de UEA en la aranĝo, estis tute senespera pri la ŝancoj akceptigi ian rezolucion favore al Esperanto.
Komence de la konferenco eĉ mankis konkreta propono de rezolucio, pri kiu povus voĉdoni la delegitoj. Tamen granda kaj sukcesa ekspozicio pri Esperanto, aranĝita de lokaj esperantistoj kaj de UEA, imponis membron de la meksikia delegacio.
Tiu delegacio poste proponis por voĉdonado projekton de rezolucio, kiu interalie havis la jenan punkton: "La Ĝenerala Konferenco rekomendas al Ŝtatoj-Membroj kuraĝigi la uzon de Esperanto, kiun ili konsideras la plej taŭga." Ankaŭ tiu frazo kompreneble ne devigus la ŝtatojn-membrojn al io ajn konkreta, sed ĝi tamen malplaĉis al multaj delegitoj.
Tiu punkto eventuale ankaŭ estis la lasta guto por la reprezentanto de Danio, Andreas Blinkenberg. Li lanĉis grandan paroladon por pruvi, ke Esperanto eventuale taŭgas por urugvajaj menuoj, sed apenaŭ por iuj kulturaj celoj. Ĉu pro la parolado de la konata profesoro kaj aŭtoro Blinkenberg, ĉu pro la tro radikala enhavo de la projekto, la rezolucio estis malakceptita per 23 voĉoj kontraŭ 3, dum 19 landoj sin detenis.
Tamen poste la delegacio de Meksikio, kun la apogo de Urugvajo kaj kelkaj aliaj landoj, postulis ke oni rekonsideru la rezolucion kun malpli radikala teksto, sen la alineo kiu rekomendis kuraĝigi la uzon de Esperanto. La fina teksto, akceptita de la lasta plenkunsido de la ĝenerala konferenco, la 10-an de decembro 1954, vendrede posttagmeze, komisias la ĝeneralan direktoron de Unesko sekvi la evoluon en la uzado de Esperanto, sed ne donas iujn ajn rekomendojn al la ŝtatoj-membroj.
Jam kelkajn tagojn pli frue Unesko establis konsultajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio. Tio, kune kun la nova rezolucio kiu agnoskas ke la atingoj de la Esperanto-movado "respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko", efektive estis granda atingo.
Ekde tiam la rilatoj kun Unesko ĉiam staris alte inter la prioritatoj de UEA, kaj kelkfoje ankaŭ Unesko rememoris pri Esperanto sur nivelo iom pli alta ol rutinaj vortoj. La plej grava evento tiaspeca estis la parolado de la ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M'Bow, en la inauguro de la Universala Kongreso en Rejkjaviko 1977.
Poste tamen similaj vizitoj ne ripetiĝis. Ni demandis al Ziko M. Sikosek, ĉu Unesko entute plu memoras la kvindekjaran rezolucion, aŭ ĉu ĝia granda signifo estas ankoraŭ unu el la mitoj kiuj disfloradas en Esperantujo.
Ziko M. Sikosek: - Unesko okupiĝas pri multe da temoj, ekzemple alfabetigo, mondaj (kulturaj) heredaĵoj, nelegala komercado pri kulturaĵoj, cetere ankaŭ geologio kaj hidrologio. Kompreneble Esperanto ne atingas grandegan atenton, ne ĉe la ĝenerala publiko, ne ĉe Unesko mem. Ĉu la rezolucio estas "mito"? Tio dependas de tio, kiel oni prezentas ĝin. Rilate al informado, ja konsilindas relegi la tekston, legi kion la Ĝenerala Konferenco precize notis aŭ rekonis. Se oni asertas ke "Unesko alvokis ĉiujn homojn lerni Esperanton", tio estas "mito", jes.
Kiel evoluis la rilatoj inter UEA kaj Unesko dum la lastaj jardekoj?
Ziko M. Sikosek: - Konsiderante, ke UEA estas nur unu el 330 neregistaraj organizaĵoj (NRO) kun oficialaj rilatoj al Unesko, mi trovas ilin iel tute laŭdindaj. Oni devas konscii kial Unesko deziras rilati kun NRO kiel ni: ĝi volas atingi homojn, kiujn oni eble ne atingas pere de aliaj kanaloj. UEA disvastigas ideojn komunajn al UEA kaj Unesko. Kvankam mi ne scias precize pri aliaj NROj kaj la kvanto de iliaj membroj, mi tamen supozas ke la fortoj de UEA
estas sufiĉe modestaj.
Duan rezolucion pri Esperanto Unesko akceptis en 1985, sojle de la centjariĝo de la lingvo. En tiu nova rezolucio Unesko ĉiukaze montris, ke la malnova rezolucio ne estis tute forgesita, rekomendis ke oni taŭge rimarku la jubileon, kaj eĉ rekomendis, ke internaciaj neregistaraj organizaĵoj esploru, ĉu ili povus uzi Esperanton por disvastigi inter siaj membroj informojn.
Ankaŭ tiu rezolucio ne havis iujn grandajn praktikajn sekvojn, sed en diversaj landoj oni ja utiligis la oficialajn decidojn de Unesko por helpi la rilatojn de Esperanto-asocioj kun organizaĵoj kiuj kunlaboras kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.